Ernst Knoblauch
Aspekto
Ernst Knoblauch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1868 en Essen |
Morto | 12-an de decembro 1955 (87-jaraĝa) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Ernst Knoblauch (naskiĝinta en 1868; mortinta la 12-an de decembro 1955 [1]) estis germana arĥitekto, kiu per multaj oficejaj kaj vendejaj domoj kontribuis al la aperaĵo de la urbo Essen.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Knoblauch estis laborinta en la renoma berlina arĥitektura oficejo de Heinrich Kayser kaj Karl von Großheim, antaŭ ol li en 1893 iris al Essen kaj laboris kiel memstara arĥitekto. De la komenco la uzo de modernaj ferbetonaj konstruaĵoj apartenis al liaj specialaĵoj [2]. Knoblauch realigis en la jaroj ĝis la jarcentoŝanĝiĝo „loĝ- kaj komercdomojn, vilaojn, restoraciojn, hotelojn, fabrikojn, glacikelojn ktp.“ [3]. En la 1920-aj jaroj li estis membro en la Ligo de Germanaj Arĥitektoj. Post la Dua Mondmilito li kunlaboris je la rekonstruado en Essen.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Informoj pri Ernst Knoblauch en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)